Esperanta Civito

Pacifisma poemo de Nazim Hikmet ankaŭ en esperanto


La Turka PEN lanĉis tradukoĉenon por la poemo "Kiz çocuĝu" de Nazim Hikmet verkita en 1956. Probable la epoko koincidas kun la vizito de la poeto en Prago, kiam li havis kontakton kun la esperanto-teatro, kiel atestas "Historio de la esperanta literaturo" de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Inter la unuaj lingvoj enviciĝis ankaŭ la nia, per traduko de prof. Silfer. La turkaj gekolegoj tuj rimarkis ke lia "Unu knabino" havas rimojn, male al la ceteraj. La unua strofo tekstas:
La pordon vian mi frapas
la pordojn ĉies kaj ĉie.
Gvatas neniu nek gapas
knabinon mortintan tie.


La knabino en la poemo mortis pro la atombombo en Hiroŝimo.

Legu pli en Literatura Foiro


[HeKo 677 8-B, 21 apr 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0462 s s 
  Total: 0.0605 s s