Esperanta Civito

Schäffer konfesas katastrofan situacion


Dum dek naŭ jaroj (1998-2016) Universala Esperanto-Asocio akumulis deficiton de pli ol du milionoj da eŭroj. Tion deklaris hodiaŭ la ĝenerala ekssekretario kaj direktoro, s-ro Martin Schäffer. La enorman truon ŝtopis de jaro al jaro la subtraho de sumoj el la asocia kapitalo, furaĝata de bonkoraj donacintoj kaj legacintoj.

La plej negativaj jaroj por la spezkalkuloj estis en 2001-2003 (prezidis d-ro Renato Corsetti) kaj ekde 2009 (prezidis d-roj Probal Daŝgupta kaj Mark Fettes): tiujare la deficito konstante superis cent mil eŭrojn, kun rekordo de 191.000 en 2002. Se oni aldonas la oficialan deficiton de 160.000 eŭroj por 2017, Roterdamo forbruligis dum dudek jaroj pli ol du milionojn kaj ducent mil eŭrojn!

En la kaso restas disponeblo de 661.373,15 eŭroj. Tial ke por 2018 la Komitatanoj (de la A de Arquillos ĝis la Z de Zerbetto) aprobis buĝeton kun deficito de 130.000 eŭroj, je tia ritmo UEA bankrotus ene de kvin jaroj. S-ro Schäffer uzas pli mildan esprimon kun ioma espero de prokrasto: "Laŭ tiu maniero jam post kvin ĝis sep jaroj (inkluzive de 2017) la bilanco de UEA ne plu estus tute ekvilibra". La adverbo devus situi antaŭ <ne plu>...

La "titolo" UEA estas suspendita en la borsa analizo de FPEF, pro risko de troa falo: UEA ŝajnas la Lehman Brothers de Esperantio.

[HeKo 680 1-A, 23 maj 18]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0635 s s 
  Total: 0.0782 s s