Esperanta Civito

Gbeglo petas reformi la UEA-elektosistemon


En publika cirkulero al la Komitato de UEA, c-ano Koffi Gbeglo (togolanda forumano ĉe la Esperanta Civito kaj togolanda A-komitatano ĉe UEA) forte kritikas la elektosistemon de la Asocio. La kritiko originas el la kroata konflikto ĉirkaŭ f-ino Marija Beloŝeviĉ, oficiale rekomendita kandidato por la estraro. Jen la teksto de c-ano Gbeglo.

* * * * *

Karaj gekolegoj,

En tiu ĉi afero pri Marija kulpus nek la kroatoj, nek la elekta komisiono, sed nur la elekta sistemo en UEA. Kial ne estu alternativaj kandidatoj?

En la unua raporto de la elekta komisiono, estis pli da kandidatoj. Kial oni ne donu la okazon al la komitato elekti mem la membrojn de la estraro kiel tio okazis en 2004. Sur kiuj kriterioj baziĝis la elekta komisiono por elimini Maritza, Amri, Yves Bellefeuille, ktp?

La elekta komisiono devus nur pretigi liston de taŭgaj personoj, kaj la komitato elektu inter ili la estraron. Tio estus la vera demokratio ene de UEA. Se la aferoj okazus tiel, certe ne reagus nun la kroatoj kontraŭ Marija.

Tiu ĉi afero devas lecioni al ni: "La elekta komisiono prezentu listojn de taŭgaj kandidatoj, kaj la komitato elektu inter ili la estraron". Necesas do REVIZII la elektosistemon. Ŝajnas, ke ĝi eksmodiĝas.

Pri la nuna situacio, nenio plu estas farebla. La estraron jam fabrikis la elekta komisiono, kaj la komitato akceptos ĝin tutan aŭ ne. Por la venontaj elektoj oni reviziu la elektosistemon.

GBEGLO Koffi

[HeKo 332 9-A, 25 jun 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0472 s s 
  Total: 0.0614 s s