Esperanta Civito

Muzika konkurso titolita je Gianfranco Molle


Muzika konkurso estas titolita je la nomo de la ĵus forpasinta Gianfranco Molle. La konkurson organizas Itala Esperanto-Federacio kaj la juĝkomisionon prezidas c-ano Carlo Minnaja.Ĝi akceptos maksimume kvinminutajn originalaĵojn en esperanto.

Ne estas klare, ĉu la originaleco de la tekstoj ekskludas poemojn jam konatajn en nia lingvo: Gianfranco Molle mem komponis la melodiojn akompane al poemoj de Clelia Conterno, Gianluigi Gimelli, Nicolino Rossi kaj Giorgio Silfer, por la kasedo "La poezio de La Patrolo" (1980), kaj kantis ilin. Eĉ lia unua kanzono en esperanto estis bazita sur la jam fama "La verda ĉapo" de Vittorio Dall'Acqua, kun nova muziko, kompare kun la unua versio.

La kunlaboro inter poezio, muzika kompono, kantado estus tre oportuna en Esperantio. Tion pruvis interalie la plej valora el niaj nuntempaj poetoj en Hispanio, nome Miguel Fernandez.

Informas: <concorso@esperanto.it>

(HeKo 702 2-A, 20 feb 19)

C-ano Carlo Minnaja komentarias:
La regularo tekstas jene: "Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge ktp)". Tio malhelpas la muzikigon de jam konataj poemoj.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0161 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0379 s s 
  Total: 0.0540 s s