Esperanta Civito

Meksikurbo kiel altnivela esperanta klerigejo


Danke al la Esperanta Civito, Meksikurbo havas ekde nun altnivelan klerigejon pri esperanto. Pro interkonsento kun la Konsulo, la Lernejo de Verkistoj de Meksiko ekde nun gastigos kursojn, prelegojn, literaturajn kafejojn, filmojn en esperanto aŭ la hispana pri la esperanta kulturo.

Cele al esperantologiaj kursoj, malgranda sed esenca biblioteko estos surloke disponebla. En propra ŝranko la societo DIALOGO (aliĝonta al la Pakto) gardos librostokon. La libroservo de la lernejo peros mendojn au rekte debitos librojn pri nia lingvo: la unua estas "Breve historia cultural de la comunidad esperantófona", kiun la eldonejo kaj la aŭtoroj premiere prezentos ĝuste en la aŭlo de la lernejo, 13 marto 2019.

La plej oftaj prelegistoj kaj kursgvidantoj, dum ĉi tiu jaro, estos gec-anoj Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer; sed aliaj kvalifikitaj esperantologoj venos de eksterlande, eĉ eksterkontinente. La unua (hispanlingva) prelego okazos morgaŭ, pri la esperanta teatro.

La lernejo proponos sian esperanto-servon al la tuta Ameriko, ne nur al Meksiko. En la ĉefurbo facile oni organizas loĝigan servon, kaj vidalvide al la lernejo funkcias tute konvena restoracieto. Cetere, la lernejo mem havas kafejon por agrablaj paŭzoj.

(HeKo 703 1-B, 6 mar 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0470 s s 
  Total: 0.0614 s s