Esperanta Civito

Kunveno en Milano de KCE pri ALTE


La prezidanto de Kultura Centro Esperantista, d-ino Perla Martinelli, konsultiĝis hodiaŭ en Milano pri la strategio de KCE ene de la Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj, kune kun la konstantaj delegitoj, d-ino Lorena Bellotti kaj d-ro Giorgio Silfer.

C-ino Bellotti raportis detale pri la renkonto de la ALTE-laborgrupoj en Klaŭdiforumo, meze de februaro. Ŝian viziton en la aŭstra urbo agrabligis ankaŭ interparolo kun c-ano Vinko Oŝlak. Kiel kutime nur KCE (laŭ komisio de la Civito) reprezentis esperanton: UEA forestas la ALTE-kunvenojn jam pli ol du jarojn, ĉu pro manko de fakuloj ĉu pro manko de mono.

Lastatempe ALTE decidis forlasi la nunan statuson kaj transformiĝi al "charity"-societo. Tio favorus la ekstereŭropan ekspansion de la institucio, al kiu c-ano Silfer donis sugestojn (rilate la testadon pri la svahila kaj la nauhatla).

La kunveno aludis ankaŭ pri la perspektivoj de Afrika Esperanto-Instituto kiel ekzamencentro en Buĵumburo, partnere al KCE en Ĉaŭdefono.

Krome enfokusiĝis ankaŭ la preparo de la interlingvistika seminario en Salo', 25 majo 2019, fare de la privata lernejo LEST kunlabore kun Itala Interlingvistika Centro.

[HeKo 705 5-B, 30 mar 19]
 
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0786 s s 
  Total: 0.0936 s s