Esperanta Civito

Maldungoj en Roterdamo pro ŝvebanta bankroto


Antaŭ du tagoj d-ro Mark Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, konfirmis per cirkulero al la Komitato ke la jara deficito de la asocio en 2019 tanĝos cent kvardek mil eŭrojn, do iom malpli ol kvaronon de la deklarita financa kapitalo. Laŭ tiu tendenco, en 2022 UEA ne plu havos kapitalon en moveblaĵoj, kaj devos ekvendi la domon aŭ la apartamenton en Roterdamo.

Por preventi tiun katastrofon, sojle de sia mandatfino (kun statuta nereelekteblo) la sama prezidanto ĵus anoncis la baldaŭan maldungon de almenaŭ kvinono de la personaro en Nieuwe Binnenweg 176, apogante sin al la decido de la Komitato en Lisbono (laŭ propono de Dietrich Weidmann), pro kiu la deficito nun buĝetebla por 2020 ne devos superi sepdek mil eŭrojn.

En 2019 UEA elspezos pro salajroj 278.000 eŭrojn, kio egalas al du trionoj de la asociaj kostoj. La pezo de la burokrata aparato estas administre tro granda, des pli ke (teorie) UEA ne havas kostojn pro interpretado kaj tradukado, kiuj egalas al la duono de la salajroj en ordinara INRO, laŭ kalkulo de eksestrarano Gian Carlo Fighiera (pri kiu tamen la tiama direktoro Osmo Buller publike deklaris, ke ne eblas rezonadi kun li).

La du agnoskitaj (post)komunistoj, membroj de la triopa financa komisiono de UEA, dividiĝis: d-ro Corsetti aplaŭdas la decidon maldungi, s-ro Buller instigas al sindikata mobilizo kontraŭ la eliranta estraro. Corsetti eĉ proponas "liberiĝi de la libroservo favore al funkcianta libroservo aŭ organizi retan libroservon", kio oblikve signifas skribi la nomon de Ionel Onet kiel unuan en la listo de la maldungendaj. Siavice, Buller kontraŭproponas draste redukti la aperoftecon de la revuoj "Esperanto" kaj "Kontakto", eĉ pagigi al TEJO la deficiton de ĉi-lasta (kvankam "Kontakto" jure apartenas al UEA).

La maldungo de duono de la oficistaro estis jam proponita en 1995 fare de estrarano Hans Bakker, kun la plena subteno de la gvida instanco. Tiam la tuta burokrataro reagis minacante ĝeneralan eksiĝon. Tian ŝancon la tiama estraro ne kuraĝis trafi, kaj preferis mem retiriĝi... Kio okazos nun?

(HeKo 705 9-A, 4 apr 19)

Pro Esperanto komentarias:
La planataj maldungoj signifos eble redukton de la deficito en 2020, sed certe ankaŭ fortan kreskon de la deficito en 2019, pro la pago de la likvidoj dungofine. Aldone, eventuala rezisto de la maldungatoj kondukos al pli da elspezoj kaj al fortaj internaj tensioj. Probable la decido de la gvidaj organoj ne malhelpos la bankroton.


Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0147 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0741 s s 
  Total: 0.0888 s s