Pozitiva 2018 por LF-koop
Kooperativo de Literatura Foiro anoncas pozitivan bilancon pri 2018. Rimarkindaj estas la vigleco de la librofako, per la du titoloj "Historio de la esperanta literaturo" kaj "Paŝoj al plena posedo"; la releviĝo de la diskofako, kun tri projektoj realigataj; kaj la fortiĝo de "Literatura Foiro", kiel produkto kaj kiel abonantaro.
Paralele bonfartas la rento pro la posedataj apartamentoj, kvankam ili restas proprieto de la mecenatoj, ĝis la morto de ĉi-lastaj. La Asembleo de LF-koop, sub la prezido de c-ino Marie-France Conde Rey, pritraktos la perspektivon de la societo ankaŭ konsidere pri la neceso larĝigi la kooperativon al novaj elementoj, kiuj estu indaj je la heredo de la marko kaj de la kapitalo, post la elĉerpiĝo de la nuna generacio.
La Administra Komitato ree kunvenos en Bolonjo okaze de la jubileo de "La Patrolo".
[HeKo 706 6-B, 10 apr 19]