Esperanta Civito

Blanka senatanino pri ekumenismo


La romkatolika eklezio lastatempe sin esprimis ankoraŭ pri ekumenismo, per mallonga dokumento de la Kongregacio pri la doktrino de la kredo. Ni memorigas ke la ĉefaj romkatolikaj kontribuoj pri ekumenismo, post la dua vatikana koncilio, estas la enciklikoj de Paŭlo VI "Ecclesiam suam" (1964) kaj de Johano Paŭlo II "Ut unum sint" (1995).

La menciita dokumento emfazas, ke la romkatolika konsideras la ortodoksajn "frataj eklezioj", dum la protestantismo estas difinita "kristanaj komunumoj naskitaj de la Reformo de la 16a jarcento". Tiu ĉi distingo fontas el la fakto ke "tiuj Komunumoj ne havas la apostolan heredon en la sakramento de la ordino: al ili mankas la esenca elemento kiu konsistigas la Eklezion. Tiuj Komunumoj, kiuj ne konservis la aŭtentan kaj tutecan realon de la eŭkaristia mistero, precipe pro la manko de la sacerdoteco, ne estas nomeblaj <eklezioj> proprasence laŭ la katolika doktrino".

La unua reago de multaj protestantoj, inkluzive de mi, politike engaĝita kiel senatano de la Blanka grupo por Civito inspirita de kristanaj idealoj, estis de granda elreviĝo, ĉar temus pri grava obstaklo survoje al la ekumenisma dialogo. Konfirmiĝis du malsamaj interpretoj pri la vorto "eklezio", kiu, por la katolika (kaj la ortodoksa) teologio, devas nepre konsideri la pastrecon sakramento.

Ĝuste ekleziologio estas la ĉefa rifo en la maro de la hodiaŭa ekumenismo, kiu jam ne konas la grandan postkoncilian entuziasmon. Ĉesis la iluzio, ke la diferencoj inter la diversaj kristanaj komunumoj povos malaperi relative facile. La vojo estas ankoraŭ longa kaj malfacila. Sed almenaŭ ni scias pli klare, kio unuigas kaj kio disigas nin.

La esperantistaro povas ludi rolon de avangardo en la ekumenisma procezo specife, kaj en la interreligia monoteisma dialogo ĝenerale, sed kondiĉe ke firmiĝu la sento de aparteno al komuna popolo. Nur se la esperantistaro plene konscios ke ekumenismo kaj interreligia dialogo estas parto de la kulturo kaj historio originale esperantaj, ni trovos la forton por novaj defioj. Tial, certagrade, apliki raŭmismon signifas ankaŭ labori plej efike por la ekumenismo.

(sen. Anna Bartek)

[HeKo 334 8-C, 25 jul 07]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0149 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0386 s s 
  Total: 0.0535 s s