Esperanta Civito

Pri la reprezentaj donacoj (Lex Anatolia)

Art. 1 (Reprezentivo)
§ 1. La Konsulo aŭ alia civitano de li delegita estas oficiala reprezentanto de la Esperanta Civito laŭ la artikoloj 19 kaj 20 de la Konstitucio.
§ 2. Kadre de sia delego la Civita reprezentanto rajtas ricevi donacojn de ekstera aŭtoritato aŭ gastiganto aŭ mecenato.
§ 3. La Civita reprezentanto ne estas devigata akcepti donacon, nome li povas akcepti kun la rezervo de aprobo fare de la instanco kiu delegis lin.
§ 4. La Civita reprezentanto ne estas devigata reciproki donacon. La kostoj pro eventuala reciproko estas repageblaj de la kvestoro nur se la Kapitulo konsentas.
§ 5. La Kapitulo zorgas pri la ekzisto de oportuna stoko de ne tro valoraj objektoj, omaĝeblaj kadre de la ofico supre priskribita. La vickonsulo pri financoj responsas pri tiu stoko.

Art. 2 (Donacoj)
§ 1. Se la valoro de donaco en formo de objekto ne superas kvin spesojn, ĝi povas resti privata posedaĵo de la ricevinto, kiu mem zorgas pri eventuala imposta deklarendo en sia rezidlando.
§ 2. Se la valoro de donaco en formo de objekto superas kvin spesojn, ĝi apartenas al la esperanta popolo, kaj estos destinita al Civita celo, laŭ la koncerna decido de la Kapitulo.
§ 3. Donaco en formo de mono aŭ nemovebla konstruo apartenas ĉiam al la esperanta popolo, kaj estas destinenda al Civita celo, laŭ la koncerna decido de la Kapitulo.

Art. 3 (Financa klaŭzo)
§ 1. La eventualaj kostoj (impostaj, transportaj, ĝiraj) kaŭzitaj de la supra artikolo, paragrafo 2, estas pagendaj de la subjekto al kiu la donaco estas asignita fare de la Kapitulo, aŭ de la kvestora konto ĉe la Civita banko, se la objekto estas vendita kontraŭ mono aŭ restas posedaĵo de Civita instanco.
§ 2. La bonhavo pro la eventuala vendo de la objekto eniras la kvestoran konton ĉe la Civita banko.

[La Senato aprobis dum la parlamenta sesio en Salo', 24 majo 2019]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(25 Requests)
  PHP: 0.0394 s s 
  Total: 0.0531 s s