Esperanta Civito

KCE heroldas per sia julia informilo


En perfekta akurateco aperis la papera eldono de "Heroldo de Esperanto", numero 2298 (julio 2019). La informilo de Kultura Centro Esperantista proksimiĝas al la centa jaro per intera jubileo: la 2300a numero, sama nombro kiel la poŝta kodo de Ĉaŭdefono.

La unua paĝo dediĉas la ĉefartikolon al komentario post la elektoj de la EU-parlamento, dum la ŝultra parolas pri la stato de nia lingvo okaze de ĝia 132-jariĝo. La frunta artikolo sub la titolo "Burĝonis melodia floro en esperanto" prezentas la novan kompaktan diskon de LF-koop "Kanti klasike", kun operaj kaj napolaj arioj.

HdE 2298 enhavas informojn interalie el Budapeŝto (raporto de Raita Pyhälä pri OIK), Italio (interlingvistika seminario en Salo'), Kongolando, Svislando kaj la tri plej gravaj kulturcentroj en Esperantio. Ĝi ankaŭ analizas objektive la evoluon de la krizo de Universala Esperanto-Asocio.

Eblas ricevi la nun monatan gazeton per libera mondonaco al Kultura Centro Esperantista. Al afrikaj esperantologoj ĝi iras senpage, sed nur rete. KCE posedas, administras kaj eldonas Heroldon ekde Novjartago 2018. Ĝis la fino de 2016 ĝin proprietis kaj produktadis LF-koop kun trisemajna kadenco, dum la (finotan) jarkolekton de 2017 responsas nur Lexus en Brazilo.

(HeKo 712 6-B, 30 jun 19)

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0461 s s 
  Total: 0.0613 s s