Esperanta Civito

Surpriza rezulto: Charters riskas ne prezidi UEAn


Surpriza rezulto en la baloto por la Komitato de Universala Esperanto-Asocio: prof. Duncan Charters, kiu kandidatas kiel prezidonto de la Asocio, ne estis elektita. La individuaj membroj partoprenintaj en la baloto verdiktis favore al tri elirantaj estraranoj (Emilio Cid, Lee Jungkee kaj Alex Kadar), plus TEJO-reprezentanto Michael Boris Mandirola kaj eksdirektoro Osmo Buller.

La rezulto de Buller estas aparte gratulinda: li atingis la duan postenon per 966 voĉoj el 1.497 validaj -- praktike du el tri; nur Cid superis lin, per sume 1.055 voĉoj. Se oni konsideras ke ĝuste Buller (kaj Corsetti) kandidatigis prof-ron Charters kiel prezidonton, kaj ĉi tiu ricevis nur 764, evidentas ke la subtenintoj (precipe Buller) ne adekvate kampanjis por sia kandidato.

Kial la opozicio kontraŭ Mark Fettes (Buller rapidis anonci ke li voĉdonos kontraŭ la eliranta prezidanto, en la Komitato kunvenonta en Lahtio) subite deŝarĝis Duncan Charters? Nun li havas solidan argumenton por retiriĝi kaj lasi la vojon liberan al la kandidato de la majoritato. Tio interalie vanigus la lertan manovron de Corsetti kiu (danke al la disponeblo de Fernando Maia jr) sukcesis instigi la elektan komisionon enmeti ambaŭ en la Estraron, kun Charters kiel prezidonto.

(HeKo 712 7-A, 1 jul 19)
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0156 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0412 s s 
  Total: 0.0568 s s