Esperanta Civito

Kial neniu paktinto en la "movada foiro" dum UK?


Partoprenintoj en Universalaj Kongresoj de tempo al tempo demandas kial neniu paktinta establo partoprenas en la "movada foiro". La demando ne estu adresita al la Konsulo aŭ la Kapitulo, ĉar la paktintoj aŭtonome decidas ĉu partopreni en ekspozicio aŭ simila aranĝo. Pro sia subsidua rolo, la Esperanta Civito intervenas nur por helpi en kazo de peto de la koncerna establo.

Iu supozis ke la paktintoj ne havas kunlaborantojn kiuj partoprenas en UK, tial neniu povus stari ĉe foira tablo. Tiu grandparte pravas: efektive preskaŭ neniu stabano de LF-koop, KCE, FEM, PEN ktp iras al UK. Tamen eblas escepto, do la kialo estas alia.

Alia malice sugestis ke la raporteto de Gonçalo Neves pri la "movada foiro" en Lisbono pli ol sufiĉus por senkuraĝigi al partopreno. Sed s-ro Neves skribis pasintjare, kaj la aranĝo okazadas de multe pli frue.

La kialon de la konstanta foresto de Kultura Centro Esperantista, ekzemple, malkaŝis c-ano Carlo Minnaja en Lahtio: "la estraro de UEA rifuzis inviton al la movada foiro de Kultura Centro Esperantista (registrata en la UEA-jarlibro kaj aliĝinta al la Pakto por la Esperanta Civito) kun la motivigo, ke UEA rajtas ostracismi asociojn kun kiuj UEA mem "ne havas bonajn rilatojn" (mesaĝo de Anna Löwenstein, respondeculo pri la Movada Foiro)".

Prof. d-ro Minnaja levis la demandon dum la publika renkonto kun la estraro de UEA: estas eraro de UEA, ke ĝi havas malbonajn rilatojn al iuj elstaraj esperantistaj establoj, kiuj organizas kursojn, simpoziojn, atelierojn, literaturajn kafejojn, tradukojn, verkadon, eldonadon, ekzamenojn laŭ la Eŭropa referenckadro ĝis nivelo C-2… Lia interveno estis forte aplaŭdita.

Tial trovas konfirmon la tezo, ke kelkaj homoj manipulas kelkajn milojn por propraj interesoj, ne koincidaj kun tiu de la asocio, laŭ la stilo de diktaturo. Probable ne estas hazardo, ke la tiama sekretario de la Akademio de Esperanto (edzo de Anna Löwenstein, laŭfame feministino) vetois la nomumon de c-ino Perla Martinelli kiel korespondanto de la Akademio, en 2013. Interalie, d-ino Martinelli estas la nuna prezidanto de KCE... Oni do ne miru, ke el la konsorcio neniu iras al la "movada foiro".

[HeKo 716 3-B, 12 aŭg 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0195 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0859 s s 
  Total: 0.1054 s s