Esperanta Civito

Semajno por la esperanto-bibliotekoj en 2019


La tria semajno de oktobro estas dediĉita al la esperanto-bibliotekoj. Ĉi-jare la plej grava el ili organizis en Vieno simpozion pri planlingvoj kaj lingvoplanado, okaze de la 90a datreveno de la fondo.

Bedaŭrinde la simpozio ne okazis en esperanto, eĉ ne en la lingvo de Aŭstrio, sed en la angla, denaska lingvo nek de aŭskultantoj nek de prelegantoj (escepte de Humphrey Tonkin). Krom Tonkin estis invititaj la esperanto-fakuloj Javier Alcalde, Pascal Dubourg Glatigny, Sabine Fiedler, Federico Gobbo, Seán O'Riain, Klaus Schubert. La simpozion financis Esperantic Studies Foundation (kiun gvidas prof. Tonkin, jam duonan jarcenton, praktike dumviva prezidanto).

Ne prezidanton, sed arkiviston ankaŭ dumvivan havas CDELI en Ĉaŭdefono, kie jam en septembro disvolviĝis seminario pri Hector Hodler, kies morto okazis antaŭ cent jaroj, fine de aprilo 1920. La seminario estis interesa, sed ankaŭ ĝi ne okazis en esperanto, tamen almenaŭ en la loka lingvo, la franca.

Ĉar la fondinto de UEA estis sviso, laŭ sugesto de vickonsulo Conde Rey CDELI sin proponis por akcepti la historian arkivon de la Universala. Kurioze, s-ino Mireille Grosjean sin esprimis publike kontraŭ la propono, laŭ informo de s-ro Claude Gacond: ŝi deklaris ke CDELI ne kapablus plenumi tiun taskon.

[HeKo 720 4-A, 25 okt 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0587 s s