Esperanta Civito

Apud la administra gravas la strategia krizo


La atenton pri Roterdamo plu kaptas la administra krizo de la Universala. Tamen la krizo estas ne nur financa: ĝi envolvas la organizan modelon de la Asocio kaj specife dependas de la kulturpolitika strategio de UEA.

Ofte oni legas ke tiu strategio ne ekzistas aŭ estas nekomprenebla, malgraŭ (aŭ ĝuste pro) vasta strategia plano. Necesas sekvi kelkajn spurojn, kiuj aperis lastatempe, por percepti ĝin.

Principe, ĝi haltis je Prago 1996 kaj Manifesto 2000 aŭ simile. Esence, ĝi plu pivotas ĉe UN kaj Unesko, kiel en la epoko de Ivo Lapenna; tamen ĝi klopodas surfonigi la tradician finvenkismon (Ĉies dua lingvo, UN adoptu esperanton kaj similaj sloganoj), proponante pli freŝan sloganon: "Lingva demokratio". El la kombino de tiuj du elementoj rezultas relanĉo de la intereso pri la internaciaj organizoj, tamen ne per ofensivoj kiel tiuj de Montevideo 1954 aŭ de la petskribo 1965-68, kiuj celis la oficialigon de esperanto.

La ofensivo ekus per kampanjo favora al universala multlingveco, kvazaŭ la turo de Babelo ne estus malbeno, sed beno. Se paroli lapeneske, por eviti ke la monda lingva problemo estu solvita per la angla (fakte la globiŝa), la novbabelismo de UEA proponas la lingvan problemon mem kiel solvon.

Kampanj(et)o jam estas okazanta, per bombardado al UN fare de korespondemuloj skribantaj en plej diversaj lingvoj. Paralele okazas iniciatoj ĉe kaj apud Unekso, el kiuj la plej rimarkebla estas la Unesko-kuriero. Ĉi-kuntekste UEA serĉas aŭ duonhazarde trovas aliancanojn en membroŝtatoj, kutime tiuj kiuj pretervivis el la komunisma bloko.

Kiel ĉiam, ankaŭ ne antaŭvidebla konjunkturo povas bremsi aŭ favori ajnan iniciaton: ĉi-kaze temas pri la administra krizo de la internaciaj organizoj. Post jardekoj da politika krizo, dum la potenculoj jam elektas aliajn arenojn por decidi la sorton de la mondo, la UN-familion trafis ankaŭ la plej severa administra krizo, tiel ke en la Vitra Palaco oni ŝparas ĉion. Survoje al bankroto (ne pro malŝpariga administrado, sed pro nepago de la necesaj kontribuoj, precipe fare de Usono), UN povus havi indulgan atenton eĉ al la esperantistoj.

La plej feblaj punktoj de tiu ĉi strategio estas tri. Unue, la ekskluziva prioritatigo de la rilatoj kun la UN-familio. Due, la fragileco de UEA, kompare kun aliaj organizoj kiuj okupiĝas pri "lingva demokratio". Trie, la risko trafi la subtenon de dubindaj aliancanoj: ni memoru ke ankaŭ la itala faŝismo propagandis (eĉ en esperanto) kontraŭ la angla imperiismo (eĉ la lingva).

Tiel longe kiel UEA volis propagandi esperanton en rekta maniero, laŭ klasika finvenkismo, ĝi ne povis trafi la finan venkon, sed almenaŭ povis kalkuli je propra merkatniĉo, eta sed sufiĉe fidela. Propagandante esperanton (eĉ ne sciante ankoraŭ kiel) nur en dua etapo, kaj krome dum financa antaŭagonio, Roterdamo havas des pli malvastan perspektivon.

La raŭmisma strategio estas tute alia: akiri respekton por esperanto kiel kulturlingvo, kaj por Esperantio kiel aŭtonoma subjekto, en kiel eble plej multe da intelekte honestaj medioj, samtempe apogante sin sur pli kaj pli firma ekonomia bazo, kaj sen burokrata aparato kiu aktivas precipe pro salajroj. Ni aplikas alian organizan kulturon, flegas alian kulturpolitikan strategion, serĉas alispecajn aliancanojn.

(Giorgio Silfer)

[HeKo 720 8-A, 5 nov 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0154 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0590 s s