Esperanta Civito

Per LF 302 kompletas la jarkolekto 2019


Survojas al la fidela legantaro la numero 302 (decembro 2019) de "Literatura Foiro", daŭre akurata kaj altnivela. Per ĝi finiĝas la kvindeka jarkolekto: rekordo malfacile atingebla por literatura revuo, eĉ ekster Esperantio.

La numero fermas la Internacian Jaron de la Indiĝenaj Lingvoj, per kovropaĝo dediĉita al Afriko. Giorgio Silfer eseas pri la literaturo en Afriko per "Inter negritudo kaj griotoj", Espoir Ngoma Kasati meditas pri "Ĝojoj kaj ĉagrenoj en Kongolando", Marie-France Conde Rey kaj Renée Triolle recenzas la filmon "Sorĉo kaj perforto en Afriko".

Poezio rezervas du agrablajn surprizojn: Jado uverturas per la ĉina ĉarmo de "Neĝa monto" kaj Miguel Fernández reaperas post dudek kvin jaroj per traduka liriko, "Kuras vi, Amanda".

Prozo ricevas pli da spaco, interalie pro la publikigo de mikronoveloj: "Donacoj kaj rajtoj" de Tiberio Madonna kaj "Jubileo" de Carlo Minnaja. Kaj apud originala rakonto de Raita Pyhälä "La kato kiu nomiĝis Neĝopilko" elstaras plia ĉapitro de "La regno de alkoholo", kiun Vejdo elĉinigis el Mo Yan, Nobel-laŭreato. Kaj pri la ĉi-jaraj Nobeloj verkas Perla Martinelli, prelude al venontaj eseoj de Tomasz Chmielik kaj Zlatoje Martinov.

LF 302 ege riĉas pro eseoj: literaturkritiko, historiografio, lingvistiko. La unuan fakon ilustras profunda artikolo de Vilmos Benczik okaze de la centa datreveno de la morto de Endre Ady, kaj studo de Davide Astori pri sciencfikciaj verkoj ligitaj al la Luno. La duan valorigas Mikaelo Bronŝtejn per "Skisma rusa eklezio kaj esperanto". La trian prilumas Marcionilo Vasconcelos per "Deveno kaj celoj de la Filozofio de Lingvaĵo".

La kulturpolitikan engaĝon de LF emfazas intervjuo al Jody Williams (fare de Giovannangeli kaj Martinelli) kun protesto pri la genocido de kurdoj.

Abunda ankaŭ la recenza paletro: Perla Martinelli pri la dua libro de "Orm la Ruĝa" tradukita de Sten Johansson, Francisko Degoul pri filozofo Heraklito (en verko de André Cherpillod), Massimo Acciai pri la itallingva historio de nia literaturo, aŭtorita de Carlo Minnaja, kaj Ivan Orsini pri la lasta pacifisma studo de Javier Alcalde.

"Literatura Foiro" estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. Ĝin posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktoro: Perla Martinelli. Rimarkindaj la originalaj bildoj de Tihomir Lovriĉ. La jarkolekto 2020 (ses numeroj po 54 paĝoj) estas mendebla tra lf-koop ĉe esperantio,net kaj pagebla (55 svisaj frankoj) tra IBAN CH50 0900 0000 1201 1114 5.

[HeKo 721 7-B, 16 nov 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0679 s s 
  Total: 0.0819 s s