Esperanta Civito

Debato en TEJO pri la Esperanta Civito


En la ĉefa instanco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo vastiĝas la debato pri la Esperanta Civito.

"Mi komprenas la sintenon ke ni estu malfermaj kaj ne heredu malnovajn konfliktojn, sed ni fidu UEA-anojn pri iliaj multe pli ampleksaj, multjaraj spertoj kun la Civito. Tiu ĉi afero ne estas iu malracia konflikteto sed por UEA-anoj tre serioza afero kiu multege povas influi ilian opinion pri TEJO. Se ni ne komprenas kio do estas tiom malbona pri la Civito, ni aŭskultu foje la maljunulojn pri tio. Mi ne estas tiu kiu povas plej bone klarigi tion, nek estas iu ajn en la TEJO-Komitato. Sed se ekzistas multjara tabuo pri kunlaboro kun la Civito, tio ne estas senkiale" deklaris Klára Ertl, kiu reprezentas la germanan landan sekcion en la Komitato de la Junulara.

Al ŝi respondis Joop Kiefte, prezidanto: "Ne al papagado de la opinioj de aliaj. Jes al la kunlaborado bazita je faktoj kaj daŭra renovigo laŭ la bezonoj de la tempo. <Ili havas bonajn kialojn> ne estas io kion ni bone povas uzi kiel gvidlinion, ĉar tempoj ŝanĝiĝas kaj ni ĝuste bezonas scii tiujn kialojn por bone povi prijuĝi tion. Se ni listigas la kialojn, ni povas ion sencan fari. Pri konflikto kun UEA-anoj mi honeste volonte viŝas mian pugon, ĉar multaj el ili sekvas pensomanieron kiu estas tiel rigida ke ni preteriros fakte ĉiujn celojn kaj ekzistokialojn de TEJO, kaj tiaj diskutoj estas belegaj por priparoli kion oni fakte povas fari pri antaŭenigo de Esperanto. Kompreneble kontraŭe por financado de specifaj projektoj estas teorie pli bone ne dolorigi la kompatindajn korojn de tiuj patronoj, sed mi pensas honeste ke pli longtempe se ni ne fakte laboras pri tio kio ĝustas, ni perdas multe pli ol nur tiutempan subtenon."

Intervenis ankaŭ la eksa ĝenerala sekretario, Konstanze Schönfeld: "Dum mia estrara tempo okazis dialogo: interŝanĝo de retpoŝtoj, konversacioj dum IJF kaj aliaj eventoj, invitoj flanke de la Civito al TEJO-anoj partopreni eventojn en Svislando ktp. Afableca dialogo ĉiam helpas, kondiĉe ke oni respektu unu la alian. Aliflanke, TEJO estas la junulara sekcio de UEA, kaj prioritatoj ĉiam kuŝis kaj devas kuŝi ĉe rilato kun UEA. Rilato kun UEA estis ja malbonega komence de mia mandato en 2017 kaj signife pliboniĝis ĝis nun -- ankaŭ danke al tiuj homoj (Francesco, MB, Charlotte) kiuj havis iaspecan sed malvastan kontakton kun la Civito. (...) Do, planoj, projektoj, kontraktoj, interkonsentoj aŭ ajna konkretaĵo miascie ne ekzistas. Tial estus bone ke la Komitato pridiskutu kaj interŝanĝu opinion por gvidi la Estraron, kiu ofte ne havas sufiĉajn informojn kaj temporimedojn por pritaksi tiun ĉi temon en taŭga maniero. Tiucele estus bone, se MB kaj Francesco povus resumi la enhavon de la renkontiĝo kiun ili havis dum IJK 2019 (se tio ne estis jam farita). Persone, mi simple opinias ke TEJO devus zorgi unue pri UEA, sed ke bariloj al dialogo malhelpas ĉefe al ni."

Nia redakcio raportis pri tiu agrabla kaj pozitiva renkonto: HeKo 715 3-C, 31 jul 19.

[HeKo 722 3-A, 25 nov 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0420 s s 
  Total: 0.0560 s s