Statistika spikumo pri la Civitanaro 2019
La lasta censado pri la Civitanaro donas statistike interesajn informojn. Inter la elektantoj, malpli ol triono (29,56%) estas virinoj. La plej "roza" areo estas la Balkana, fakte la sola kie virinoj superas virojn laŭ nombro (18 kontraŭ 12). La plej maskla kontinento ŝajnas Afriko, kie la elektantinoj estas nur 15%. Se la Senato respektus la proporciojn, nur ses el dek naŭ estus virinoj, kaj inter ili nur unu afrikanino.
La referendumo pri TEJO vekas intereson pri la homoj ankoraŭ ne 35-jaraj. Ili estas 41 (malpli ol 10% de la elektantoj), el kiuj kvarono en Eŭropo kaj la cetero en Afriko (plejmulte apud la Tanganika lago). En la 2010aj la meza aĝo relative kreskis en Afriko.
En la nigra kontinento inter la gejunuloj nur unu estas denaska esperantisto. Ĉi tiu kategorio koncentriĝas en Eŭropo, kie la denaskuloj situas en plej diversaj aĝoj: la plej maljuna estas 79-jara. Sume nur 2,3% de la elektantoj ricevis la primaran ensociigon en esperanto.
Rilate la originon de la civitaniĝo, kreskas la nombro de la familiaj petskriboj: 37 elektantoj (8,54%) ricevis la civitanecon pro la garantio de unuagrada parenco, anstataŭ paktinta establo. Tamen la gefamilianoj estas pli multaj: ofte okazas ke partnero aŭ filo pasas tra malsama establo ol tiu de la edzo aŭ patro.
[HeKo 722 9-C, 4 dec 19]