Rekordo de fiaskintoj en Hungario
Laŭ la oficiala statistiko, en Hungario esperanto restas la tria lingvo laŭ nombro da ŝtate ekzamenitoj en 2019: 1.501 ĝis nun, post la 80.940 de la angla kaj la 18.945 de la germana, sed antaŭ la 1.412 de la cigana, la 1.299 de la franca, la 1.121 de la hispana, la 898 de la itala kaj la 451 de la rusa.
Kurioze, esperanto estas preskaŭ la sola lingvo kie la nombro da fiaskintoj superas tiun de la diplomitoj. Pri la angla sukcesis 68%, pri la germana 61,5%, pri la franca 62%, kaj tiel plu. Nur la cigana prezentas plimulton de fiaskintoj: ili estas 53% de la kandidatoj. Sed multe pli draste negativa estas la situacio de la "budapesta ekzameno": sukcesis nur 584 (38,9%) kontraŭ 917 forkikitoj (61,1%).
Sen. Anna Bartek opinias ke "io ne funkcias ĉe la instruantoj de esperanto en Hungario. En kelkaj kazoj mi scias, ke la instruanto ne havas la nivelon por instrui la lingvon."
La statistiko koncernas nur hungarajn ekzamenitojn kies diplomoj kuŝas en universitatoj aŭ altlernejoj. Ĝi ne inkludas la eksterlandan giĉeton kun akreditivo ĉe UEA, kie la testado okazas per skajpo (kio ne estas legitima ĉe la Esperanta Civito, tial la "budapesta diplomo" ne estas agnoskita de la Civitaj instancoj).
[HeKo 723 7-A, 13 dec 19]