Esperanta Civito

Eksa spiono ĉefredaktos nordan retgazeton


Dungito de la sveda ministerio pri eksteraj rilatoj, forpelita de la Rusa Federacio sub la akuzo de spionado, reprenos la ĉefredaktadon de la skandalisma retgazeto "Libera Folio" ekde la venonta jaro. Krom "persona non grata" en Rusio, ekde 2005 s-ro Kalle Kniivilä estas tia ankaŭ ĉe Feminisma Esperanta Movado, kaj same ekde 2006 ĉe la Esperanta Civito.

Krom Kalle Kniivilä, jula donaco de LibFol estas la listo de konstantaj kunlaborantoj: Grigorij Arosev, István Ertl, Paweł Fischer-Kotowski, Robert Nielsen kaj Jukka Pietiläinen. Laŭ tiu listo oni rimarkas interalie du interesajn koincidojn: a) la du TEJO-komitatanoj kiuj kontraŭas rilatojn kun la Esperanta Civito nomiĝas Robert Nielsen kaj Klára Ertl; b) la redaktoro de "La Ondo de Esperanto" kiu decidis ne intervjui la ĉefredaktorinon de "Literatura Foiro" (LF) , okaze de la 50-jariĝo de la revuo, nomiĝas Paweł Fischer-Kotowski.

Siavice, kiam li estis ankoraŭ UEA-komitatano, s-ro Jukka Pietiläinen sendis deliran mesaĝon kontraŭ la Esperanta Civito al la Komitato de la Universala. Kiel TEJO-komitatano siatempe Paweł Fischer-Kotowski distingiĝis kiel bullerisma opozicianto al la sendependiĝo.

Bedaŭrinde eblas supozi ke inter la celoj de LibFol en 2020 estos: misinformi sian legantaron pri la Esperanta Civito kaj plu ataki Tutmondan Esperantistan Junularan Organizon, kiel ofte okazis dum la lastaj jaroj. Esperende temas pri nur banala aŭguro.

[HeKo 724 8-A, 25 dec 19]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0143 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0417 s s 
  Total: 0.0560 s s