Esperanta Civito

Publika letero de Hans Bakker al Corsetti

Kara Renato,
Morgaŭ finiĝos la kongreso kaj komenciĝos la postprezidanteca epoko de via esperantista vivo. Mi ne preterlasas ĉi tiun okazon por gratuli vin pri via prezidanteco. Vi faris multegon por Esperanto kaj por UEA kaj neniu malsamopinio inter ni povas forviŝi tion. Vi plene meritas lokon en la galerio de la grandaj esperantistoj en la historio de UEA.

Tion dirinte mi diros ankaŭ kelkajn vortojn pri la malsamopinio kiun mi supre aludis. Ĝi amarigis almenaŭ mian vivon depost 2005. Kiam iu, komitatano aŭ intervjuanto aŭ alia, demandas vin pri tiu konflikto en 2005-2006, vi respondas ke oni (tiu estas la afrika aktivulo Gbeglo Koffi) ne povas samtempe peti monon de UEA kaj kontraŭ-agi al UEA.

Mi iam klopodis klarigi al vi, kiuj estas la veraj radikoj de la konflikto. Tiuj estas nek monavido nek mallojaleco al UEA. Mi ne ripetos miajn analizojn, kvankam konflikton oni solvas nur komencante ĉe la radikoj. Sed tion mi nun lasas flanka. Mi nun sole reagas al via argumento, ĉar ĝi simple estas ne vera.

Kiam mi rendevuis kun vi dum la malferma tago en novembro 2005, mi prezentis al vi la solvon kiu povus lasi ĉiun en lia digno, valoro kaj entuziasmo. Mi proponis ke la ĝistiama oficejo de UEA en Togolando, gvidata de Gbeglo Koffi, fariĝu sendependa. Ĝi estu agadcentro nek de UEA nek de iu alia organizaĵo (jes, mi scias ke iuj pensas pri la [Esperanta] Civito. Plene malprave!) sed de Afriko. UEA restu aganta en Afriko tiel kiel en aliaj mondopartoj kaj uzu la servojn de la afrika centro, tiel kiel ĝi volas, tiom kiom ĝi volas, kontraŭ prezoj libere interkonsentataj.

Mi argumentis ke tio ne nur taŭgus por la interrilatoj en UEA sed ankaŭ por la evoluado al memstareco kaj sendependeco kiun tiom bezonas Afriko. Vi afable aŭskultis min, diradis "jes, jes" kaj unu semajnon poste faris precize kion vi jam havis en via kapo: vi ultimate trudis kontrakton pri la malo.

Bone. Vi rajtas sekvi viajn proprajn preferojn. Vi estis la prezidanto, mi nur konsilanto kun 25 jaroj da sperto. Gbeglo Koffi estas nur aktivulo kiu dediĉis sian laboron, sian etan monon, sian tutan vivon ekde 1982 al Esperanto. Ne gravas. Vi estas la prezidanto kaj rajtas fari decidojn, eĉ malbonajn, maljustajn. Vi estas elektita por tio de la komitato de UEA kiu fine respondecas pri justo kaj maljusto.

Sed vi ne devus pravigi tiun decidon per argumentoj (mono, mallojaleco) kiuj estas pruveble ne veraj.
1. Mi kaj Gbeglo Koffi ne postulis monon el la kaso de UEA. Male, la afrika centro agus sen subvencio de UEA, eventuale ricevus nur enspezojn el interkonsentitaj servoj.
2. Mi kaj Gbeglo Koffi ne minacis agi kontraŭ UEA. Male, la nova centro estos kunlaboranta kun kiu ajn bona iniciato. Nur la aparteneco al UEA ĉesos.

Tiun ĉi leteron mi skribis sen konsulti iun ajn. Mi scias ke Gbeglo Koffi estas profunde vundita de via decido de decembro 2005. Li ne eltenis tion tute silente sed ekkriegis. Vi kaj aliaj nomis tion insultado. Ĉu la kriegoj de sklavoj iam brulmarkitaj estas malaprobindaj kiel blasfemado? Por eviti miskomprenon: ankaŭ tiun ĉi komparon respondecas mi, ne Koffi.

Mi jam diris ke mi sentas amaron. Foje ankaŭ mi devas diri ion.

Malgraŭ tio, mi adiaŭas mian prezidanton kun rido kaj deziroj por plua bonfarto.

Hans Bakker
eks-komisiito de UEA pri afrika agado

10 aŭgusto 2007

NOTO: D-ro Corsetti ne disdonis la supran leteron: ĝi atingis la Komitaton pere de c-ano Gbeglo, tri tagojn poste, tra la oficiala diskutlisto de la Komitato mem.

[HeKo 336 8-A, 14 aŭg 07]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0142 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0735 s s 
  Total: 0.0877 s s