Esperanta Civito

Sukcesa premiero de "Gvendolena la blanke-brova"

Tre sukcesa premiero de "Gvendolena la blanke-brova", lasta en la kamiŝibaja trilogio de Giorgio Silfer, hieraŭ vespere en Wiesbaden (Germanio) dum la Novjara Renkontiĝo organizita de EsperantoLand.

En plenplena salono, kun alesto de 'infanaj plenkreskuloj kaj plenkreskaj infanoj', la aŭtoro mem interpretis sian kamiŝibajon, kies teksto pretis jam en 2013. "Aŭskultante la voĉon de Giorgio Silfer oni funde komprenas la belecon de esperanto" komentariis s-ino Arlette Plutniak tuj post la prezento.

"Gvendolena la blanke-brova", libere inspirita de legendoj el la ciklo de reĝo Arturo, fakte rakontas pri epizodoj pli fruaj ol ekestis la Ronda Tablo, kvazaŭ antaŭfakto pri la legendo de sciencisto kiun la samtempuloj kredis sorĉisto. Ĝi enhavas psikologian priskribon kaj filozofian penetron, precipe pri la diferenco inter la psikoj de virino kaj viro.

Estas rimarkinde ke nur serĉante bildojn por la kamiŝibajo, kiam la teksto estis delonge verkita, la aŭtoro trafis la legendon de alia Gvendolena, kromnomita Azzurrina pro la blua koloro de ŝia hararo, el norditala kastelo.

[HeKo 725 2-A, 29 dec 19]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0164 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0679 s s 
  Total: 0.0843 s s