Malfacila jaro por "Amikumu"
Ne estis facila la pasinta jaro por "Amikumu", akcia societo kreinta kaj administranta socian reton, kiu provizas la uzantojn per komunika platformo kun la ebleco fizike lokalizi ilin.
Laŭ Richard Delamore, afergvidanto, "ni perdis plurajn dungitojn ĉar ni ne povis pagi ilin laŭ la sama salajro kiel grandaj firmaoj". Krome, Guglo ŝanĝis la funkciadon de la lokalizo: "tio kaŭzis multajn problemojn, por kies solvo necesis pluraj monatoj".
La societo taksas sian servon tre populara, multaj "volas progresigi Amikumu, sed finance ne kapablas investi". Mankus do kaj kapitalo kaj homaj resursoj (volontuloj). Akciuloj eĉ komencas vendi siajn akciojn.
La iniciato estas interesa, sed verŝajne la paŝo pli longas ol la kruro.
[HeKo 725 8-A, 7 jan 20]