Esperanta Civito

Financaj perspektivoj por Esperantio en 2020


Kiom influas la nuna pandemio al la ekonomia stato de Esperantio? Multe kaj malbone. La enspezoj en Esperantio plejparte dependas de la kotizoj, ĉu societaj ĉu kunvenaj. La unuaj malmultiĝos pro la ĝenerala malprosperiĝo de la mondo, dum la neokazigo de kongresoj kaŭzas psikologian kaj financan perdojn: pli gravaj tiuj por UEA pro la malpermeso de UK en Kanado, malpli gravaj tiuj ekzemple por SAT pro la eventuala neokazigo de la kongreso en Bjalistoko.

En kelkaj kazoj la enspezoj venas ankaŭ de neesperantistaj kotizoj: ekz. Kastelo Greziljono ricevadas relative multe da mono pro la luigo al privatuloj kiuj organizas proprajn aranĝojn. Sed la blokado en Francio kaŭzas, ke ne plu eblas luigi: al Greziljono probable mankos la dekmiloj da eŭroj enkasigitaj pasintjare.

La eventuala nuligo de IJK en Nederlando ne kaŭzus grandan financan perdon al TEJO, kiu vivas preskaŭ tute el subvencioj de Eŭropa Unio. Nur se EU fermus la kranon, aŭ nuligus projektojn aprobitajn por TEJO, la organizo havus seriozajn financajn malfacilaĵojn.

Se temas pri la kapitalo en si mem, Esperantic Studies Foundation investas nur en valorpaperoj, kaj UEA praktike faras la samon. La ruino de la akcia kaj obligacia merkatoj pro la pandemio riskas transformi tiujn valorpaperojn al ĉifonoj.

Kio okazas kun la Esperanta Civito? Ĝi ne dependas de kotizoj, nek investis en valorpaperoj. Ĝiaj paktintoj investas en nemoveblaĵoj, kies luantoj estas konstantaj, laŭkontrakte. Krome ili produktadas gazetojn, kio daŭre eblas danke al telematiko. Fine ĝi ne havas la pezon de nederlandaj salajroj, male al Roterdamo. Kune kun TEJO (se ne estos malbona evoluo ĉe EU), la Esperanta Civito estas finance ŝirmita.

Resume: la deficitoj de multaj esperanto-movadoj kreskos en 2020, dum la paktintoj spertos stabilecon, pro sia speza sistemo, super kiu atentas Fondumo Pro Esperanto. La atento de nia analizo transirus do al la kapitala rezervo de la diversaj subjektoj. Proporcie al sia dimensio, SAT fartas pli bone ol UEA, kaj ankaŭ TEJO ne tro riskas. Male aliaj establoj, ekz. la ĉefaj paktintoj (KCE kaj LF-koop), riĉas en nemoveblaĵoj sed ne en kontanto. Ĉi tiu restas malforta punkto: sen adekvata rekapitalizo ili povas riski multon.

(fonto: fondumo Pro Esperanto)

[HeKo 732 9-A, 19 apr 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0426 s s 
  Total: 0.0594 s s