Esperanta Civito

"La pesto" de Camus baldau en nia lingvo


En la jaro de la pandemio oni sentis la mankon de ĉefverko de la franca literaturo: "La pesto" (1947) de la Nobel-laŭreato Albert Camus. Tion relegis kaj decidis esperantigi c-ino Marie-France Conde Rey.

"La stimulon donis precipe la tradukarta kurso de Kultura Centro Esperantista. Lastfoje c-ino Perla Martinelli instigis la partoprenantojn en tiu valora kaj bonetosa aranĝo traduki ion tuj post la reveno hejmen. Mi obeis, kaj elektis la romanon de Camus."

En kio efektive la verko kongruas kun la nuna konjunkturo? "La granda diferenco estas en la naŭzo, kiun vekas la teksto de Camus, ekzemple per la priskribo de la ratinvado: nuntempe ni ŝajnas pli informitaj, sed ni nek vidas nek kapablas taksi la realon. Simileco troviĝas en la sintenado de la homoj, kiuj tendencas al distanciĝo, al neado pri la situacio" respondas la Lingva Komitatanino.

Camus ne estas tre tradukita al esperanto: nur du tekstoj, "La justuloj" (fare de Georges Lagrange) kaj "La fremdulo" (fare de Michel Duc Goninaz). Kio karakterizas la lingvaĵon kaj stilon de "La pesto"? "Estas tre interesaj portretoj, vere trafaj krokizoj, foje kun humuro kaj eĉ ironio. Surprizis min la ofta neceso utiligi la ŝvarcan aŭ grekan akuzativon, pri kiu mi eĉ ne konsciis en la franca. Bone ke esperanto povas esti nia universitato..." ridetas c-ino Conde Rey.

[HeKo 743 3-B, 4 sep 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0159 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0468 s s 
  Total: 0.0627 s s