Esperanta Civito

Memorsimpozio en KCE honore al de Zilah


Perla Martinelli, Vinko Oŝlak kaj Giorgio Silfer estas la unuaj kontribuontoj al Memorsimpozio honore al Eŭgeno de Zilah (1939[1952]-2020), okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 17-21 aŭgusto 2021. Ĉiuj personoj kiuj konis kaj estimis lin estos bonvenaj. La evento estas kvazaŭ daŭrigo de la jamaj internaciaj konferencoj de la malfondita OSIEK.

La forpaso de la filozofo estos la okazo por simpozio precipe pri filozofiaj temoj. "Mi uzus tiun okazon ankaŭ por korekti la malbonan principon ĉe AIS-San-Marino, kie en la centro de la Akademio filozofio ludas nenian rolon, kompare kun kibernetika scienco... Oni povus sugesti al la Akademio enkonduki reformon kaj fondi fortan katedron por filozofio sub la nomo de Eŭgeno de Zilah, kaj tiu katedro devus esti la kerna komponaĵo de la tuta Akademio" deklaris c-ano Vinko Oŝlak.

La kontribuontoj bonvolu sin proponi rekte al KCE, kce ĉe esperantio.net, CP 311, CH-2301 La Chau x-de-Fonds.

[HeKo 745 2-B, 6 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0117 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0543 s s