Esperanta Civito

Sukcesa 3a interlingvistika seminario en Lombardio


Itala Interlingvistika Centro celebris hodiaŭ la Internacian Semajnon de la Esperanto-Biblioteko per sukcesa seminario en urbo Salo', kiun interalie partoprenis la skabeno pri kulturo, d-ino Annarosa Bianchini. Al tre interesata publiko prelegis c-anoj Alessio Giordano (pri kio estas interlingvistiko), Carlo Minnaja (pri la historio de esperanto en Italio) kaj Giorgio Silfer (pri lingva inventado kaj kinematografio). Ĉefa organizanto: c-ino Lorena Bellotti, vicprezidanto de IIC.

"Ĉiuj tri prezentoj estis tre interesaj kaj mi tre profitis la tagon, same kiel la cetera publiko, kun rimarkinda ĉeesto de gejunuloj. Impresis min la renkonto de tiaj eminentuloj kiaj prof. d-ro Carlo Minnaja kaj d-ro Giorgio Silfer" komentariis unu el la ĉeestintoj.

Skabeninon Bianchetti aparte kortuŝis la japana delikateco de la nuna Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, kiu aprobis la donacon de selektita fako pri interlingvistiko al la loka biblioteko, kiel dankon pro la gastigado de la parlamenta sesio en la urbodomo de Salo', printempe 2019. La Kapitulon reprezentis sen. Manuela Blanco, unuafoje en sia ofico de vickonsulo pri socialaj aferoj, anstataŭante la malsanan vickonsulon pri kulturaj aferoj, sen. Julio Herrero.

Kadre de la centa datreveno de la naskiĝo de prof. d-ro Alessandro Bausani, fine de majo 2021 en Mantuo IIC dediĉos sian kvaran interlingvistikan seminarion al la sekretaj lingvoj kaj al la kriptaj aspektoj de esperanto.

[HeKo 745 6-B, 17 okt 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0135 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0693 s s 
  Total: 0.0828 s s