Esperanta Civito

Filmo vekas simpation pri Esperantio kiel subjekto


Skribis Federico Gobbo en decembro 2020: "Ekde ties formiĝo, la ĉefa strebo de la Esperanto-Movado estis ricevi rekonon fare de la ekstera mondo kiel memstara, sendependa, iel prestiĝa, socia realaĵo. Finfine, la retoriko de la pioniroj pri la fina venko kaj tiu de la bunta panoramo kiu konstituas la arĥipelagon de la raŭmistoj, tre similas. La devizojn "Ĉies dua lingvo!" kaj "respektu Esperantujon kiel kvazaŭpopolon!" kunigas ĉi tiu komuna sopiro pri rekono. Por ke Eo ricevu rekonon, la ĝenerala publiko devas scii pri ĝia ekzisto, ne necese koni la lingvon mem. Eĉ pli bone ne koni, tiel oni estas klare kaj senhezite eksterulo en la senteritoria lando kiun ni nomas Esperantujo."

La vortoj de prof. Gobbo enkondukis recenzon pri la ĵus lanĉita filmo "La insulo de la rozoj", fikcia prezento pri la fondo de mikroŝtato, kiu havis propran lingvon, en kiu estis skribitaj la konstitucio kaj la oficialaj aktoj: esperanto.

La moresneta mikroŝtato en 1908 ne atingis tiom; nur en 1999 aperos projekto pri subjekto de internacia juro en esperanto, kies Ĉarton promulgis dek tri establoj en urbo Sabloneto, 2 junio 2001.

Tamen atentu, ĉar ne temas pri mikroŝtato, kiel klare preskribas la art. 2 de la Konstitucio: 1) Konforme al la tradicioj establitaj en Bulonjo -ĉe-Maro en aŭgusto 1905, la Civito celas firmigi la rilatojn inter la esperantistoj kiuj sentas sin apartenantaj al senŝtata diaspora lingva grupo, laŭ la difino en la art. 1, par. 5, de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996. 2) La firmigo de tiuj rilatoj realiĝas per la difino kaj pacama evoluigo de komuna kondutkodo, transnacia kulturo kaj kolektiva identeco. 3) Ne estante ŝtato, la Civito ne avidas politikan kaj ekonomian potencon, sed celas klerigan, edukan, kulturan evoluon, en komprenemo kaj toleremo rilate al la diversaj pensoskoloj al kiuj persone aliĝas la civitanoj. Teknologiaj kaj financaj rimedoj devas helpi la liberan kaj demokratan evoluon de la civitanoj, kaj ne utili per si mem.

Same kiel antiraŭmistoj eraras (intence) per la atribuo de ŝtateco al la Civito, ili pli eraras ignorante la diferencon inter demos kaj ethnos, kiam temas pri la nocio de kvazaŭpopolo. Kaj senargumente ili difinas la Civiton jen ridinda jen danĝera.

La pozitivaj reagoj de la publiko al ĉi tiu filmo, spektebla per Netflix, pruvas ke la antiraŭmistoj ne honestas intelekte, kaj entute ne komprenas la mondon. Al la neesperantistoj plaĉas la ideo: ili ŝatas la revon de inĝ. Giorgio Rosa, kiu sur platformo en la Adriatiko, ekster la teritoriaj akvoj de Italio, lanĉis subjekton de internacia juro. Por kiu li bezonis lingvon, kaj prave li elektis la nian.

[HeKo 750 1-A, 14 dec 20]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0700 s s 
  Total: 0.0829 s s