Esperanta Civito

La Civita konsorcio gracilas, sed bonfartas


La establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito havis ĝenerale pozitivan jaron en 2020, malgraŭ la malfacila konjunkturo kaŭzita de la pandemio en la mondo. La stato pliboniĝis kaj finance kaj produktade, ĉe la ĉefaj paktintoj.

Kultura Centro Esperantista dum la 2010aj estis la plej zorgiga, tamen ĝi eliris iom post iom el longa tunelo. En 2013 ĝi pagis la lastan ŝuldon al ekstera pruntinto pro la aĉeto de la kvaretaĝa domo en 1999: restis nur la ŝuldo al la banko pro la hipoteka deprunto. Ŝuldo al privatulo (por realigi la novan salonon, nun Salonon Claude Piron) estis komplete pagita en 2019, kaj en la posta jaro (danke al la luigo de du apartamentoj kaj al la subteno de Pro Esperanto) ne plu necesis depruntoj. KCE povas kreskigi apartan financan kapitalon, apud la nemoveblaĵo, kiu atingas pli ol milionon da svisaj frankoj (kunpropriete de kvin sesonoj kontraŭ unu). Profitigaj, kvankam modere, ankaŭ la didaktika aktiveco kaj aliaj servoj, speciale la duobliĝinta "Heroldo de Esperanto".

Pozitiva ankaŭ la produktado de LF-koop, aksita sur la prestiĝa revuo "Literatura Foiro", kaj des pli pozitiva la evoluo de la kapitalo en nemoveblaĵoj, disdonita inter la kooperativo kaj ĝiaj kolektivaj membroj Esperanta PEN-Centro kaj Feminisma Esperanta Movado.

Bona ankaŭ la reaktiviĝo de Itala Interlingvistika Centro (itala filio de LF-koop ekde 1985) kaj la aktiveco de Esperanta Naturamikaro, kvankam ĉi-lasta akumulis tra la jaroj ŝuldon de kelkmiloj da frankoj al fondumo Pro Esperanto.

La fronto de la kresko, malgraŭ tiu eta breĉo, vidas la multiĝon de la stabanoj, la aktiviĝon de ĝis nun minoraj establoj kiel Studenta Esperanta Ligo, la fortikiĝon de la strukturo de la Esperanta Civito entute, dum la unua jaro de la konsula mandato de sen. Riichi Karibe. Multo restas farenda, sed la elano estas certe multe pli alta ol en aliaj subjektoj kiuj uzas esperanton je supernacia nivelo: la Civito estas unu el la investe plej sekuraj aliancoj ene de Esperantio.

[HeKo 751 8-C, 10 jan 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0539 s s