Preparata la studprogramo de EIE
Kultura Centro Esperantista komisiis naŭ klerulojn prepari la studprogramon de la planata Esplora Instituto de Esperantologio. Ili estas gec-anoj Fernado Pita kaj Alessio Sacha Giordano (lingvistiko), Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli (literaturo), Bertil Nilsson kaj Walter Zelazny (sociologio kaj historio de la esperantlingva komunumo), Lorena Bellotti kaj Marie-France Conde Rey (metodiko de la esperanto-instruado), kaj Carlo Minnaja.
La fakuloj komencis la preparon per ĝenerala diskutlisto kaj per malgrandaj rondoj. Komune reliefas la historiisma aliro, ĉar la karakterizo de EIE ŝajnas esti solide retrospektiva fundamento. Samtempe vastiĝas la gamo de la interesoj: ekzemple, la kurso pri teatro fariĝis tiu pri teatro, kino kaj muziko en esperanto.
La diskuto pri la kompara literaturo precizigis ke temas pri kompara literaturo en rilato kun la esperanta; nome, konsciigi la studenton pri la profunda influo kaj eĉ interagado de kelkaj naciaj literaturoj al la esperanta: la pola, la rusa, la hungara. Tio validas precipe por la unuaj kvindek jaroj de la lingvo. Do la pola kaj rusa romantikoj, la rusa kaj sovetia avangardoj, la hungara Nyugat.
[HeKo 752 9-B, 24 jan 21]