Esperanta Civito

Eksoficisto Moleono kontraŭ la Universala


"Malgraŭ la lavango da bombastaj gazetaraj komunikoj direktitaj ĉefe al UN (de kiuj UN, cetere, jam devas esti komplete laca, se ĝi entute legas ilin, kio estas dubinda), kaj malgraŭ (aŭ pro) la ofte (sin)laŭdaj mesaĝoj en la komitata listo, Universala Esperanto-Asocio sukcesis detrui sin kaj praktike ĉesis ekzisti. Ontaj historiistoj almenaŭ ne povos aserti, ke neniu en nia epoko rimarkis la disfalon. Ni [Francisco Javier Moleon] ja rimarkas."

"UEA ne plu estas la plej grava Esperanto-organizo*, esperantistoj ne emas aliĝi al ĝi (por kio?), ĝi ne havas novajn ideojn (kaj se ĝi havus, ĝi maldungis kaj plu maldungas la homojn kapablajn efektivigi ilin), ĝi ne sukcesas veki entuziasmon pro... pri... per... Malfacilas trovi prepozicion, se mankas posta substantivo" daŭrigas la hispano (nun oficisto en institucio de Eŭropa Unio). Li tamen rapidas glosi:

* "Ne, Civito, ne ĝoju: vi ne transprenos la kronon. Vi nek estas nek estis nek estos la plej grava E-organizo, ĉar vi estas esence nur la ludobjekto de unuopulo kaj sensignifa marĝenaĵo en la movado. Akceptite: inteligenta kaj vigla unuopulo -- sed unuopulo. Vi malaperos kun li" pontifikas Moleono, kiu pri la Universala certe ne komprenis ĉiom, kaj pri la Esperanta Civito komprenis preskaŭ neniom.

[HeKo 754 3-A, 10 feb 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0419 s s 
  Total: 0.0560 s s