Esperanta Civito

Verda stelo kaj roza triangulo, specifa antologio


Laŭ c-ano Giorgio Silfer, kunaŭtoro de "Historio de la esperanta literaturo", naciaj antologioj en esperanto estas relative multaj kaj ofte bonaj, sed preskaŭ mankas specifaj antologioj. Per "Verda stelo kaj roza triangulo" li nun kolektas erojn originalajn el prozo kaj poezio de samseksamaj kaj ambaŭseksamaj (sed ne nur) verkistoj en nia lingvo, esplorante la temaron en nia literaturo kaj kontribuante al la esperanta literaturkritiko ankaŭ per tia antologio.

Laŭ la kolektanto, ofte temas pri tekstoj kie la seksa inklino nur diskretas: ekzemple "Apud stacidomo Victoria" de K. R. C. Sturmer (1903[1922]-1960); probable tial ĝi pasis nerimarkate de la intermilita socio, kaj eĉ poste, trovante lokon en "La tridek tri rakontoj" de Rossetti-Szilagyi. La esplorado rezervas surprizojn.

Nur en la kvina periodo de nia literaturhistorio (1970-1993) la aŭtoroj manifestiĝis pli libere, kiel rimarkigis Herbert Mayer en sia recenzo pri "Sur la vivopado" (1981, en "Literatura Foiro" n-ro 69), libro kiun Giorgio Silfer mecenatis. Kaj nur en la nuna jarcento manifestiĝis en ĉi tiu kampo talenta verkistino, danke al novelo en la revuo "Femina"; sed c-ino Etel Zavadlav ne estas ankoraŭ nia Sapfo...

Ne uranisto decidis trakti ĉi tiun delikatan temaron: kial? Eble ĉar uranistoj ne sukcesis ĝin trakti, malgraŭ klopodo per la antologieto "Glaŭka Lum' "; la temo estas beletre tro grava kaj interesa por resti neglektita, aŭ plumpe prezentita. Cetere, Giorgio Silfer estas la sola aŭtoro kiu pritraktis uranismon en la esperanto-teatro, per sia dramo "La butiketo de la juvelisto" (2012).

[HeKo 756 9-A, 11 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0134 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0395 s s 
  Total: 0.0530 s s