Esperanta Civito

"Verda stelo kaj roza triangulo" jam mendebla


La specifa antologio "Verda stelo kaj roza triangulo", realigita de c-ano Giorgio Silfer, estas praktike prespreta: mankas nur 5% de la laboro. Rezultos 120-paĝa libro en formato A5, kun prozo, poezio kaj teatro el dek du aŭtoroj: Kenelm Sturmer, Mason Stuttard, Lajos Tarkony, Nicolino Rossi, Ulrich Matthias, Benoit Philippe, Gerrit Berveling, Ulrich Becker, Etel Zavadlav, Giorgio Silfer, Suso Moinhos, Paulo Silas. Kvar el ili forpasis, el la ceteraj duono havas la esperantan civitanecon.

Pri ĉiu aŭtoro estas literaturkritika studo aŭ intervjuo, plej ofte de Giorgio Silfer. Sed kontribuis ankaŭ aliaj, ĉu rekte (Judit Felszeghy, Stella Meester, Suso Moinhos, Lilia Nikolova) ĉu per teksto aperinta en "Literatura Foiro" aŭ "Femina" (Daphne Lawless, Tiberio Madonna, Ljubomir Trifonĉovski). La bildon en la kovrilo desegnis Tihomir Lovriĉ.

La libro estas mendebla kun forta rabato (nur dek eŭroj plus sendokosto) per la adreso lf-koop ĉe esperantio.net ĝis 14 aprilo 2021. Poste la prezo estos dek kvin eŭroj. Distribuo ekde majo 2021.

[HeKo 758 1-B, 8 mar 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0170 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0654 s s 
  Total: 0.0824 s s