Esperanta Civito

Informa bildstria albumo pretos ĉi-monate


Bela surprizo en la Paska ovo 2021: kvar jarojn post la antaŭpremiero okaze de literatura kafejo en Budapeŝto, ĉi-monate finpretos la tuta komiksa albumo "Esperantio vivas", kies bildojn desegnas c-ano Tihomir Lovriĉ, laŭ teksto de c-ano Giorgio Silfer. La eldonon decidos la Kapitulo: probable ĝi estos proponita al la paktinta establo LF-koop, pro ties alta profesieco en la eldonado; temos pri blanke-nigra albumo simple broŝurita en formato A4, el 120-grama papero plus dika kovrilo en polikromio.

La rakonto mem okupas dudekon da paĝoj, al kiuj aldoniĝas la glosaro, ankaŭ ilustrita. Planataj estas ankaŭ la prezento fare de la Konsulo, sur la dorskovrilo, kaj aliaj informaj paĝoj, unuavice la listo de la paktintaj establoj kun la respektivaj blazonoj. La finita produkto estus preta por 2 junio 2021, okaze de la dudeka datreveno de la promulgado de la Konstitucio de la Esperanta Civito.

Bildrakontoj pri esperanto mem ne mankas (plej laste "Bonvenon!", de Yuri Gamberoni kaj Federico Gobbo), sed ŝajnas ke neniu esperantista movado ĝis nun prezentis sin per komikso. Se tiel, restus neniu, ĉar la Esperanta Civito estas alio ol movado: ĝi strebas esti subjekto de internacia juro. Nova koncepto pri Esperantio, kiun malkleraj esperantistoj traktas per antaŭjuĝa sinteno, simile al tiu de malkleraj neesperantistoj pri esperanto. Sed ja estas malfacile, por homo kutimanta nur je Eŭklido, kompreni geometrion (kaj la mondon) laŭ la Bolyai-plano...

[HeKo 759 5-C, 4 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0442 s s 
  Total: 0.0579 s s