Esperanta Civito

Konsilio de Eŭropo uzas esperanton danke al la Civito


La Konsulo ĝojas informi ke la Konsilio de Eŭropo uzas esperanton danke al la Esperanta Civito: https://rm.coe.int/la-panoramo-2018-de-konsilio-de-europo-kaj-alte-pri-lingva-kaj-socikon/16809e2a7a

Estas rimarkinde ke, pro manko de litertipoj, nia tradukinto sukcesis eviti vortojn kun supersignoj (escepte de "Eŭropo" kaj "membroŝtatoj"). Gratulon al li kaj al la KCE-teamo, kiu interalie ricevis subvencion de la institucio en Strasburgo!

La oficialaj lingvoj de la Konsilio de Eŭropo estas la franca kaj la angla, plus tiu de la laŭvica prezidanto. Estas historie interese ke, kiam la institucio estis fondita, de Germanio venis la propono uzi esperanton kiel laborlingvo; evidente ne akceptita.

[HeKo 760 3-E, 12 apr 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0124 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0550 s s