Esperanta Civito

Pretas la programo de la beletra EIE-katedro


En la planata Esplora Instituto de Esperantologio post la katedro pri metodiko de la esperanto-instruado, ankaŭ la katedro pri beletro havas programon, ekzamenotan kaj aprobotan fare de la Komitato de Kultura Centro Esperantista.

Post rememorigo pri la diskutoj en februaro la komisiitoj konfirmis la kvar elektitajn kursojn, el kiuj nur unu (historio de la esperanta literaturo) daŭrus tri semestrojn; la ceteraj po unu: historio de la esperantaj teatro, muziko, kino / literatura kritiko / kompara literaturo. Estis listigitaj la studendaj libroj, el kiuj la plej grava estas "Historio de la esperanta literaturo" de Minnaja-Silfer.

Okazis diskuto pri la kuplo de la kursoj pri tradukado de KCE al EIE. El tio reliefis la diferencoj: EIE postulas abiturientan diplomon por aliĝi, devigas al plursemajna studado en virtualo, kreas akademian klason kiu ĉesas post la trijara kursaro; la tradukaj kursoj ne postulas abiturientan diplomon, zorgas pri formado pli ol esperantologia klerigo, flegas konstantan nukleon da tradukemuloj kiuj kuniĝas dum semajno jare, fizike. La demandon oni tamen submetos al la kurso pri beletra tradukado.

[HeKo 764 1-B, 19 maj 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0137 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0427 s s 
  Total: 0.0564 s s