Malpli da mono por TEJO ekde 2028?
Se ne bankrotos pluraj junularaj organizoj, ekde 2028 ankaŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (kaj UEA) melkos malpli da ora lakto el la eŭropunia bovino: la risko evidentiĝas, se konsideri la ĵus prezentitan plurjaran buĝeton de ĉefkomisarino Ursula von der Leyen.