Esperanta Civito

Rekviemo pri la Centraj Oficejoj (1905-2021)


Sekve de la kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro, rifuzinta la Zamenhofan proponon krei "Internacian Centran Komitaton", generalo Sebert iniciatis kaj plejparte financis Esperantistan Centran Oficejon (CO), en strato Clichy 51, Parizo. Lia dekstra brako nomiĝis Gabriel Chavet, dungita kun salajro: la unua "direktoro" (fakte: sekretario) de CO.

La unua CO metis al si tri ĉefajn celojn: funkciigi la Konstantan Kongresan Komitaton, doni sidejon al la Lingva Komitato, eldoni "Oficialan Gazeton" (Sebert mem prezidis KKKon). La graveco de Parizo ekster kaj en Esperantio tiama (revuoj, eldonejoj, Hachette-kontrakto ktp) fortikigis la rolon de tiu CO ĝis la mondmilito. Manko de mono, secesio de la laborista movado kaj paralela ekspansio de UEA kondukis al ĝia ĉeso, tuj post la kontrakto de Helsingforso (1922), kiu starigis por la "politike neŭtrala" esperantistaro novan kupolon, dominatan de la Universala. Bibliotekon kaj arkivon de la CO Sebert donacis al la Komerca Ĉambro de Parizo kaj la marko Universala Kongreso estis adjudikita al la CO en Ĝenevo.

Sub la strategia gvido de Edmond Privat, kun salajrataj direktoroj (Robert Kreuz antaŭe, Hans Jakob poste), la ĝeneva CO trapasis la financan krizon de la 1930aj, kiu solviĝis per skismo, lige al la translokigo de Svislando al Anglio, kie Cecil Goldsmith rolis kiel direktoro (nesalajrata, ĉar li ĝuis pension kiel militinvalido). Post la franca kaj la svisa epokoj, la angla fermiĝis per la sekretariado de Ivo Lapenna kaj la migro al Nederlando: en Roterdamo lia fidela akolitino Marianne Vermaas estris la novan CO, kiu konsistis el kelkaj stabanoj -- plej fama ŝia posteulo, Victor Sadler; sed jam ekzistis la profesia figuro de Konstanta Kongresa Sekretario.

Post la retiriĝo de Lapenna (kaj Vermaas) en 1974 la CO iom post iom firmigis sian rolon de ĝenerala sekretariato, kun estraro malpli forta vidalvide al fortiĝanta burokrata aparato. En 1995 tiu dikotomio evidentigis konfliktojn kaj deficitojn: la drasta terapio proponita de estrarano Hans Bakker trovos aplikon tro malfrue, kvaronon de jarcento poste.

[HeKo 771 7-A, 21 sep 21]

Legu pli en "Heroldo de Esperanto", oktobro 2021.
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0406 s s 
  Total: 0.0551 s s