Esperanta Civito

Civila Esperanta Servo kaj bibliotekoj en la fokuso


Laŭ peto de la Konsulo du komisionoj kunsidis telematike ĉi-semajne, 27 kaj 29 septembro 2021; en ili ambaŭ partoprenis tri vickonsuloj, en unu aŭ alia estis aŭskultitaj aliaj aktivuloj, interalie la estrino de la Senata opozicio kaj prezidintino de Kultura Centro Esperantista.

La unua komisiono okupiĝis pri la reorganizado de Civila Esperanta Servo, kiu estas interna Civita laborgrupo dependa de la Konsulo aŭ lia delegito (nuntempe Manuela Blanco, vickonsulo pri socialaj aferoj). La celoj kaj strukturo de la laborgrupo estis fiksitaj de la dekreto Conde Rey (Angulemo, februaro 2016): la komisiono ellaboris modifojn kaj formulis tute novan proponon pri la esenco kaj estonteco de Civila Esperanta Servo.

La dua komisiono analizis la staton de la plej gravaj esperanto-bibliotekoj kaj la nuna aplikeblo de la direktivo Rogora (marto 2007). El la diskuto fontis proponoj submetotaj al la venonta kunsido de la Kapitulo, 20 oktobro 2021.

[HeKo 772 8-C, 2 okt 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0144 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0956 s s 
  Total: 0.1099 s s