Dum Pasko 2022 la Lingva Kolokvo de KCE
La oka Lingva Kolokvo de Kultura Centro Esperantista okazos en Ĉaŭdefono dum Pasko, 15-18 aprilo 2022 (alveno la 14an), kadre de la ĉeftemo "Esperanto: inter dulingvismo kaj diglosio, inter adopta kaj denaska lingvo", laŭ la tradicia esplorado pri vivanta lingvo de vivanta komunumo.
La kolokvo disvolviĝos fizike en salono Piron de la Esperanto-Domo, kaj enhavos ok kontribuojn de fakuloj en formo de prelego kun diskuto, post inaŭguro fare de d-ino Lorena Bellotti, prezidanto de KCE. Laŭtemaj filmoj dum la komunaj vesperoj enfokusigos la temaron. La kontribuoj aperos en la periodaĵoj "Literatura Foiro" kaj/aŭ "Heroldo de Esperanto".
Dum la paskaj tagoj kunvenos ankaŭ la ordinaraj Asembleoj de KCE kaj de LF-koop. Tranoktadoj kaj manĝoj en la Esperanto-Domo mem, kun internacia selektita gastronomio.
[HeKo 772 9-B, 4 okt 21]