Esperanta Civito

La centjara "Heroldo" dum HEA-festo


Hungaria Esperanto-Asocio invitis d-ron Giorgio Silfer prelegi pri "Heroldo de Esperanto" okaze de la ĉi-jara, tre sukcesa Zamenhofa festo en Budapeŝto. Al plena salono c-ano Silfer skizis en rapida panoramo la centjaran vivon de HdE, fondita en 1920 de Teo Jung en Kolonjo. Kun Jung la gazeto estis ĉiam antagonisma al UEA, ĉar li preferis subteni UKon kaj landajn societojn, pli ol unu grandan tegmentan organizon.

Kiam Teo Jung retiriĝis en 1962, vendinte la gazeton al ges-roj Fighiera-Sikorska, HdE fariĝis des pli opozicia al UEA, precipe kontraŭ ties multjara gvidanto Ivo Lapenna.

En 1997 HdE transiris al LF-koop, kiu agis pli ekvilibre inter la diversaj animoj de Esperantio, interalie donis pli da atento al SAT ol faris la antaŭaj redakcioj. Fine HdE situis inter la lanĉintoj de la Pakto por la Esperanta Civito.

Malgraŭ kalumnioj kontraŭ HdE fare de 'redaktaj kunlaborantoj' kiel Robert Nielsen, de preskaŭ dudek jaroj la periodaĵo kiu opozicias kontraŭ UEA estas la retgazeto "Libera Folio", skandalisma kaj antiraŭmisma voĉtubo.

[HeKo 777 7-B, 12 dec 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0133 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0429 s s 
  Total: 0.0562 s s