Esperanta Civito

Raporto al la Kapitulo pri la stato de Esperantio


La Kapitulo kunsidis skajpe hodiaŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. La plej grava tagordero estis analizo pri la stato de Esperantio, al kiu estis invititaj ankaŭ la senataj grupestrinoj: Lorena Bellotti por la majoritato kaj Anna Bartek por la opozicio. Laŭ peto de la Konsulo, la diskuton enkondukis duonhora raporto de sen. Giorgio Silfer, kapitulano.

La raporto panoramis koncize sed profunde pri la situacio de la Universala, la Junulara, la Sennacieca kaj la Esperanta Civito. Por la unuaj tri la prognozo restas bedaŭrinde rezervita. la Sennacieca povas longe rezisti, ĉar pli rapide sinkas la teritoriaj branĉoj, kiuj povas daŭri kiel areaj agadgrupoj. Mono ne mankas, kaj plu ekzistos malgranda cirkvito de homoj kiuj vidas en SAT laboristan kaj klasbatalan organizon.

Pli komplika la situacio por UEA, kies Komitato alprenis lastatempe decidojn (aŭ almenaŭ orientiĝojn) kies plenumo forte malfruas. Aliflanke, se SAT arigas homojn kun diversaj politikaj strategioj grandparte kontraŭhistoriaj, UEA mem ne ŝajnas havi strategion entute, krom la gravitado ĉirkaŭ (la krizantaj) UN kaj Unesko, ne plu finvenkisme (ili adoptu esperanton kiel laborlingvon) sed mikrodiplomatie, en la pitoreska mondo de la internaciaj NROj. La nukleo inspirita de la 83-jara prof. d-ro Humphrey Tonkin ankoraŭ garantias tiun publikrilatan ekspansion; aldone lia agado paralelas al la plurjardeka estrado de Esperantic Studies Foundation, eble la plej grava 'banko' en Esperantio.

Finance nutras (kaj strategie kondiĉas) TEJOn la instancoj de Eŭropa Unio kiuj subtenas la junularajn organizojn. Ankaŭ ĉi tie du mezuriloj funkcias: la rezultoj en la publikaj rilatoj unuflanke kaj la stato de la interna produktado aliflanke. La unuaj aspektas pozitive, dum la manko de realaj kongresoj, la jam duonjara malfruo de la revuo "Kontakto" (nova redaktoro: Pawel Fischer-Kotowski) kaj pliaj feblaĵoj karakterizas negative la duajn.

La Esperanta Civito montras malrapidan, sed konstantan kreskon de siaj stabo kaj paktintaj establoj, apud klara, raŭmisme orientita strategio. Tial ĝiaj perspektivoj estas la plej favoraj, paralele al tiuj de privataj entreprenoj ekster la Pakto, tamen merkate plektitaj en la tradiciaj esperanto-movadoj: la plej ekspansianta el tiuj estas E@I en Slovakio.

[HeKo 777 9-C, 15 dec 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0574 s s