Esperanta Civito

Individuoj pagas, landaj asocioj regas


Sen la individuaj kotizoj la Universala ne povus ekzisti: ili konsistigas duonon de la jara enspezado, proksimume. Tamen la individuaj membroj "kontrolas" nur dekonon de la Komitato, per kelkaj B-komitatanoj.

Por komparo utilas la lasta ĝenerala voĉdono, en 2016: partoprenis entute 9.054 voĉoj, inter kiuj nur 1.340 individuaj membroj, nome malpli ol 15% de la voĉoj; la voĉdoniloj de landaj (tridek sep) kaj fakaj (kvin) asocioj reprezentis 85% de la voĉoj.

Pli grave: du aziaj landaj asocioj (ĉina kaj japana) kune reprezentis 1.872 voĉojn (20,7%); tri eŭropaj (germana, pola, itala) kune 1.646 voĉojn (18,17%); kvar aliaj (usona, belga, franca, kroata) kune 1.269 voĉojn (14%). Konkludo: du landaj asocioj reprezentis pli da voĉoj ol la individuaj membroj de UEA, kaj naŭ landaj asocioj havis pli ol 50% de la voĉoj.

En la Esperanta Civito la rekta demokratio estas efektiva, ĉar nur la individua civitanaro rajtas partopreni en referendumo. La sama elektas la Senaton, dum la paktintaj establoj elektas la Forumon: la mekanismo estas reale demokratia kaj ekvilibra, male ol ĉe UEA.

[HeKo 778 8-A, 27 dec 21]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0168 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0404 s s 
  Total: 0.0571 s s