Esperanta Civito

Parlamenta sesio en Afriko dum januaro 2023?


La Kapitulo de la Esperanta Civito telematike kunsidis hieraŭ, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe el Japanio.

La tagordo inkluzivis publikajn rilatojn, interalie la konfirmon pri invito de Oomoto por vizito de oficiala Civita delegacio; la situacion de la Esperanto-Domoj, precipe en Svislando kaj Burundio; amendojn al Lex Valeria (enkonduko de la honora civitaneco) kaj direktivo Rogora (pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo); la transformon al leĝo de la dekretoj Karibe pri la stabo kaj Kirova pri "personae non gratae"; la preparon de la civitanaj legitimiloj; diversajn informojn el la paktintoj.

La Konsulo anoncis konsultiĝon kun la senataj grupestroj, por decidi pri la kunvoko de parlamentaj sesioj en Katalunio okaze de la Naturamika Kultursemajno en Esperanto (oktobro 2022) kaj en Buĵumburo okaze de la oficiala inaŭguro de la Tanganika Esperanto-Domo (januaro 2023).

[HeKo 781 4-C, 16 feb 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0422 s s 
  Total: 0.0584 s s