Traduka staĝo de KCE pri frazeologio
Ĵus malhisinte el sia domo la stelverdan flagon honore al la Tago de la Pakto, Kultura Centro Esperantista gastigos ekde hodiaŭ vespere staĝon sub la gvido de d-ino Perla Martinelli, ĉefredaktoro de “Literatura Foiro” kaj dojeno de la Lingva Komitato de Esperantio.