Esperanta Civito

Unuanima rezolucio pri milito en Ukrajno


La Senato de la Esperanta Civito, kunvokita al konsulto la 16an de marto 2022, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe,

EMFAZINTE ke laŭ la artikolo 5, paragrafo 1 de la Civita Konstitucio "la leĝoj kaj normoj de la Civito estas prioritate kongruaj al la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj, proklamita la 10an de decembro 1948";

DEDUKTINTE ke la Esperanta Civito rifuzus agnoskon kiel subjekto de internacia juro fare de aliaj subjektoj, se ili mem ne respektus la Deklaracion;

DEKLARANTE ke la agreso, invado, okupacio fare de la rusa armeo en Ukrajno ekde februaro 2022 egalas al profunda malrespekto pri la Deklaracio;

BEDAŬRANTE la misefikecon de Unuiĝintaj Nacioj rilate al la prevento de tiuj sangaj eventoj, al la haltigo de la milito, al la defendo de la malarmita civitanaro, al la adopto de efektiva plano por la rifuĝantaj viktimoj;

AGNOSKINTE la eksigon de Rusio fare de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo;

DECIDAS a) daŭre partopreni en la streboj reformi Unuiĝintajn Naciojn, por ke la institucio ne estu nur sindikato de naciŝtatoj, kun privilegia statuso por kelkaj potencoj kaj nenioma agnosko pri la rajtoj de la popoloj sen naciŝtato, unuavice la diasporaj kaj la minorigitaj; b) firme malaprobi la konduton de la rusa registaro kaj esprimi solidarecon al la viktimoj en Ukrajno kaj al la disidentoj en Rusio; c) intense subtenadi ĉe la esperanta popolo la idealojn de reala demokratio, paca kunekzistado, interpopola dialogo, kies pioniroj estis Pierre Ceresole kaj Edmond Privat.

(unuanime aprobita)

[HeKo 784 4-C, 16 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0155 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0408 s s 
  Total: 0.0563 s s