Esperanta Civito

Konsilio de Europo konstatas la demision de Rusio


La Komitato de la Ministroj de la Konsilio de Eŭropo [sub laŭvica itala prezido]

REAFIRMANTE ke la agreso de la Rusa Federacio kontraŭ Ukrajno estigas gravan perforton fare de Rusio pri ĝiaj devigoj laŭ la artikolo 3 de la Statuto de KdE;

MEMORANTE sian decidon de la 25a de februaro 2022 (CM/Del/Dec(2022)1426ter/2.3) per kiu, sekve de interŝanĝo de starpunktoj kun la Parlamenta Asembleo sine de la Komitato, ĝi iniciatis la proceduron preskribitan de la artikolo 8 de la statuto de KdE kaj suspendis la Rusan Federacion el ties reprezentorajtoj ĉe KdE, konforme al la konerna rezolucio CM/Res(2022)1 pri la juraj kaj financaj sekvoj de la suspendo;

MEMORANTE same sian decidon de la 10a de marto 2022 (CM/Del/Dec(2022)1428bis/2.3) konsulti la Parlamentan Asembleon pri potenciala utiligo de la artikolo 8 de la Statuto de KdE, kaj la Avizon n-ro 300 de la Parlamenta Asembleo, unuanime aprobitan la 15an de marto 2022, kiu konsideras ke la Rusa Federacio ne povas esti membroŝtato de la Organizo;

RIMARKANTE ke per komuniko datita 15 marto 2022 la Registaro de la Rusa Federacio informis la Ĝeneralan Sekretarion pri sia retiriĝo el la Konsilio de Eŭropo konforme al la Statuto de KdE kaj pri sia intenco denunci la Eŭropan Konvencion pri la Homaj Rajtoj;

DECIDAS, kadre de la proceduro ekinta pro la artikolo 8 de la Statuto de KdE, KE LA RUSA FEDERACIO ĈESAS ESTI MEMBRO DE LA KONSILIO DE EŬROPO ekde la 16a de marto 2022.

[HeKo 784 6-E, 19 mar 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0163 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0378 s s 
  Total: 0.0541 s s