Esperanta Civito

La aprila "Heroldo" (2331) eksterordinare ampleksa


"Heroldo de Esperanto" daŭrigas la kutimon aldoni specialajn paĝojn al siaj numeroj, tiel ke ili fariĝas 50% pli ampleksaj ol kutime. Post la unua suplemento "Gepatra Bulteno" nun ekas "Orienteŭropa Bulteno": la unua numero estas specife dediĉita al la hungara Esperantio, kun artikoloj pri la Landa Fremdlingva Biblioteko, la aktiveco de Hungaria Esperanto-Asocio, la literaturaj kafejoj en Budapeŝto, longa kaj tre interesa intervjuo al "la plej fama esperanto-familio" en Hungario, ktp.

La ceteraj paĝoj grandparte plenas de geopolitikaj novaĵoj kaj iliaj rilatoj al Esperantio: la deklaroj kaj rezolucioj pri la milito en Eŭropo, fare de UEA, TEJO, SAT, la Esperanta Civito. Interesa komparo pri tri dokumentoj pro la Oka de Marto pruvas ke UEA, TEJO kaj la Esperanta Civito perceptas en malsama maniero la rolon de virinoj en Esperantio. Tre interesa ankaŭ la nova diplomatia radiografio de la mondo, post la baloto de la Ĝenerala Asembleo de UN pri la invado en Ukrajnon.

La riĉa programo de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo (Ĉaŭdefono, 9-15 aŭgusto 2022) elstaras inter la aktivecoj de KCE kaj de aliaj paktintaj establoj, en Eŭropo kaj en Afriko. La rubriko "Vizaĝlibre" aperigas debaton pri la aŭtoreco de skandalisma romano, korektante el Eŭropo erarojn (gramatikajn kaj faktajn) en Latin-Ameriko.

La gazeton, en sia 93a jarkolekto, jam de kvin jaroj posedas kaj administras Kultura Centro Esperantista, al kies redakta teamo aldoniĝis (kiel redaktinto de la orienteŭropa suplemento) c-ino Ĥadiĝa Alieva: ŝi ĵus finis la duan parton de sia staĝo ĉe la Orienta Legacio de la Esperanta Civito kaj paŭzos dum kelka tempo, reveninte al sia kaŭkaza hejmlando. Varbekzemplero mendebla de kce ĉe esperantio.net aŭ tra nia redakcio.

[HeKo 785 3-B, 31 mar 22].
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0174 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0566 s s