Esperanta Civito

KCE bezonas pli ol unu kunordiganton


La kresko de la prestiĝo de Kultura Centro Esperantista ĉe la Asocio de Lingvotestistoj en Eŭropo, la ekspansio de la kursaro kaj aliaj aranĝoj (inkluzive de la afrikaj), la zorgoj pro la administrado de la Esperanto-Domo en Svislando estas triobla pezo por la Komitato kaj specife la ŝultroj de la prezidanto, malgraŭ la helpo de Pro Esperanto kiel regio por la domflegado. Tial sen. Lorena Bellotti anoncis al la Asembleo de KCE sian intencon daŭrigi nur kiel responsa pri la tuta LTSEC-agado, inkluzive la rilatojn kun ALTE kaj Konsilio de Eŭropo, kaj eventuale helpi al la lanĉo de Esplora Instituto de Esperantologio.

La Asembleo akceptis ŝian proponon, kaj ŝi iĝis vicprezidanto kun delego pri la didaktika programo, dum la prezidon transprenis c-ino Perla Martinelli, ĝis la fino de la nuna Komitata mandato (decembro 2023).

La Asembleo aprobis la raportojn, interalie ĝojante pro la lanĉo de la partnera Afrika Esperanto-Instituto, kie sen. Giorgio Silfer gvidis la Esperantologian Semajnon kaj sen. Marie-France Conde Rey post kelkaj tagoj komencos la staĝon pri metodika perfektigo de instruistoj. La pasinta jaro estis ankaŭ finance pozitiva, sed problemoj pro la flegado de la Domo postulas pli fortan engaĝon ol kutime por 2022.

La Asembleo esprimis kontenton pri la preparo de la 11a Kultura Esperanto-Festivalo kaj notis la malrapidiĝon de la projekto EIE, kies inaŭguro restas planita por la akademia jaro 2023/24.

[HeKo 786 5-B, 18 apr 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0152 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0457 s s 
  Total: 0.0609 s s