Esperanta Civito

Mislokitoj kaj geopolitikaj demandoj en la Kapitula tagordo


La Konsulo rekomendas al la Civitaj stabanoj dokumentiĝi pri la problemaro rilata al rifuĝantoj, ankaŭ prepare al ronda tablo dum NAKSE en Rozoj, 8 oktobro 2022, kiu debatos pri la koncerna strategio por Esperantio. Inter la invititoj al la ronda tablo estas d-ro Javier Alcalde, c-ano Giorgio Silfer kaj aliaj fakuloj pri migrofluoj. Sekve de tiu rekomendo, du parlamentaninoj ekde morgaŭ partoprenos en dutaga staĝo organizita en Malago por asociaj aktivuloj (ENa kaj LF-koop estas oficiale invititaj).

En sia hodiaŭa kunsido, sub la prezido de sen. Riichi Karibe, estis analizata la geopolitika evoluo en Afriko, kun specifa atento al Burundio. El la konsultiĝo rezultis ke en la afrikaj socioj pli kaj pli sentiĝas la influo de Rusio kaj Popola Ĉinio. Pruntoj kaj investoj de ĉi-lastaj paralelas al fascino de tiuj reĝimoj. La mondo delonge spertas kreskantan rilatadon inter demokratioj, demokraturoj kaj diktaturoj, pro la ekonomia interŝanĝo; estas ege pli vasta reto, kiu iel memorigas la situacion de la 1930aj, kun okcidentaj demokratioj unuflanke, faŝismoj kaj stalinismo aliflanke.

La Kapitulo konsideris la preparon de diversaj aranĝoj, specife NAKSE en Katalunio, dum kiu okazos la Parlamenta sesio, kaj la informadon pri la Esperanta Civito per la bildromaneto "Esperantio vivas".

La venonta telematika kunsido estas kunvokita por la 20a de julio.

[HeKo 789 2-C, 15 jun 22]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0561 s s